Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ŝajnas bezoni pli da kandidatoj por volontulado en Roterdamo, laŭ sia oficiala komuniko — estas rimarkinde ke la alvoko parolas pri Centra Oficejo en la vendata domo de UEA: se vendita, kie ili laborus?
”Grave: TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Nederlando malfacile disponigas al volontuloj vizojn, male al aliaj landoj. Tial, Nederlando rajtigas nin akcepti volontulojn nur se vi havas ŝtatanecon de aŭ loĝpermeson en lando de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo.” [do nek Britio nek Svislando]
Tia problemo bonŝance ne ekzistas en la Esperanta Civito: fakte azera ŝtatanino senprobleme ricevis tutjaran restadpermeson en Hungario, por volontuli ĉe la orienta legacio, kaj povus pli longe loĝi, se ŝi ne decidus reiri al Bakuo. Malgraŭ multaj kritikoj kontraŭ la hungara registaro, la legacia asistanto povas atesti ke la budapeŝta polico kondutis helpeme kaj kunlaboreme; aldone ne temis pri severmiena lipharulo, sed pri ĉarma juna policistino kun tre originale rufa, eĉ punca hararo, kapabla interparoli flue en la angla.
(tejo/hu_legacio)
Komentoj
17a Aŭg 2025 Dim - 19h03
Kial vi enmetis komparon inter TEJO kaj la Civito?
17a Aŭg 2025 Dim - 19h11
Temas pri komparo inter Nederlando kaj Hungario, ne inter la du menciitaj subjektoj. Rilate al volontuloj, TEJO fartus multe pli bone se ĝia Centra Oficejo ne situus en Nederlando: TEJO mem implice veas pri tio en sia alvoko. Notu bone, ke oficiala adreso de TEJO povus resti eĉ en Nederlando, sed ĝiaj volontuloj havus pli facilan vivon aliloke, ekzemple en budapeŝta filia oficejo.
Aldonu komenton