Hieraŭ vespere kunsidis en Ĉaŭdefono la Komitato de Esplora Instituto de Esperantologio kune kun la docentaro, por pritrakti grandlinie la akademian jaron 2027/28 kaj aliajn projektojn; tiucele estis invitita ankaŭ c-ano Giacomo Comincini, kiu intervenis telematike el Japanio.
De unu sola kurso en 2025/26 kaj du en 2026/27 EIE transiros al tri venontjare: pri la esperanta literaturo en Lesjoforso (inaŭgura semajno: 27 junio-2 julio, d-ro Silfer), pri la esperanta lingvistiko en Ĉaŭdefono (meze de aŭgusto, prof. d-ro Ilona Koutny) kaj pri metodiko de la esperanta instruado, ankaŭ ĉe KCE, tuj antaŭ aŭ post la lingvistika kurso. La minimume postulata nombro da aliĝoj estas kvin personoj, kun lingva nivelo B2 minimume.
La kunsido aŭskultis la kernon de projekto de interlingvistika kunlaboro, proponita de mag. Comincini kaj submetenda al la EIE-Komitato kaj legitimis c-anon Giorgio Silfer prezenti al la svedaj aŭtoritatoj tre artikitan projekton pri Historia Muzeo de la esperanta popolo, kun sidejo en la Skandinava Esperanto-Domo.