Tria kunveno de la Kapitulo registris novajn projektojn

HeKo 737 6-C, 20 jun 20

La Kapitulo de la Esperanta Civito skajpe kunsidis 17 junio 20, laŭ ordinara monata kunveno, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Partoprenis la tuta Kapitulo, escepte de la Unua Vickonsulo, sen. Julio Herrero, trud-izolita ie en la andaluza kamparo: Hispanio ŝajnas la lando kun plej multaj restriktoj al la persona movlibero, en Eŭropo. Pro tiu eksterordinara situacio la Konsulo anoncis la transdonon de iuj delegoj de sen. Herrero al alia kapitulano.

Unu el ili, projekto “Pioniraj urboj”, estis jam definitive komisiita al sen. Manuela Blanco, kvankam la politika respondeco restas ĉe la Vickonsulo. Nun sekvas la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko: la Kapitulo decidis ke ĉiujare ĝi koincidos kun la inaŭguro de nova biblioteko; por oktobro 2020 estas elektita ŝtata biblioteko en lombarda provinco, kie startis la epidemio en Italio, nun finiĝanta. Responsos Itala Interlingvistika Centro.

La smeralda jubileo de la Manifesto de Raŭmo disvolviĝos sub la komuna kunordigo de du kapitulanoj: ĝi ekos en Svislando 31 julio 2020 kaj kulminos per strategia simpozio en Bulgario, koincide kun la parlamenta sesio de junio 2021; surloke responsos sen. Miroslava Kirova, vickonsulo pri internaj aferoj.

Ĉi-lasta informis pri la progresoj de la Registra Instanco, danke al la nova matrikulisto, sen. Manuela Blanco. Rilate al la legacioj, ekis la mapado de diversaj korespondantoj, per unua provo en Hungario, kie kunlaboras sen. Anna Bartek.

La vickonsulo pri financoj, sen. Giorgio Silfer, ricevis la konsenton pri la luo de lokalo en Buĵumburo, kiu funkcios kiel sidejo de Islama Esperanta Klubo kaj de Afrika Esperanto-Instituto; la lukontrakto estas atendata por subskribo.

La Kapitulo esprimis unuaniman apogon al rezolucio proponita de la Konsulo, pri la pandemia konjunkturo: la koncerna senatokonsulto tamen ne estas ankoraŭ finita.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.