Unua de Majo: du kontrastaj dungofilozofioj

HeKo 908 6-E, 1 maj 26

Du malsamaj dungofilozofioj karakterizas Esperantion kaj fakte emfazas la jam grandan diferencon inter la organiza modelo de UEA/TEJO kaj tiu de la Esperanta Civito: laŭ la unua, necesas akiri subvenciojn de Eŭropaj institucioj kaj uzi ilin por dungi homojn laŭ celoj indikitaj de tiuj institucioj; laŭ la dua, ne eblas vivi el subvencioj, la laborforto dependu de propraj celoj kaj kultura produktado.

Al kio kondukas la unua filozofio? Ni vidu la financan rezulton: fine de 2021 TEJO havis 83 mil eŭrojn en kontanta mono kaj jaran dungokoston de 63 mil eŭroj; fine de 2025 TEJO havis nur 32 mil en kontanta mono kaj jaran dungokoston de 174 mil eŭroj. Tio signifas ke TEJO, kadre de kulturpolitiko influata de ekstere, iom partoprenas en la kamuflado de la eŭropa junulara senlaboreco per subokupiteco. Kun damokla glavo super la kapo, pro la risko ne ricevi subvenciojn.

Al kio kondukas la dua filozofio? La dungopolitiko dependas de la propraj resursoj, nome la profitoj el la propraj servoj kaj varoj, kun la aldona subteno de la profitoj el la olda ekonomio (luigo de propraj nemoveblaĵoj).

En la unua kazo la laboristo estas en malstabila situacio kun ne longe daŭrebla dungiteco, en la dua kazo la laboristo vivas pli stabile, praktike li foriros nur se li volos, ne se mankos subvencio. Aldone, la produktado dependas de propra strategio, ne de Eŭropaj institucioj.

Tio ne signifas ke oni rezignu je rilatoj kun tiuj institucioj, sed ke la rilatoj ne estu bazitaj nur sur subvencioj por rekruti intelektajn senlaborulojn. Kadre de la Esperanta Civito, ekzemple, KCE ricevas sumojn el Konsilio de Eŭropo, de tempo al tempo, sed por plenumi taskon asignitan de Konsilio de Eŭropo mem.

Fine sed ne fone, la Civita stabo estas raŭmisme celkonscia kaj tial strategie motivita. 

Du kontrastaj dungofilozofioj, du diverĝaj strategioj pri homaj resursoj en Esperantio. Ni pensu pri tio okaze de la Unua de Majo, festo de la Laboristoj.

 

— c-ano Giorgio Silfer
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.