Urba pado kondukis al Endre Ady

HeKo 538 7-B, 1 sep 13

La hodiaŭa “urba pado” en Budapeŝto, organizita de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta Naturamikaro, startis per vizito ĉe la eta muzeo dediĉita al la eminenta poeto Endre Ady, tute proksime al la Elizabeta ponto.

La muzeo konsistas el la apartamento kie la poeto (1877-1919) vivis dum siaj plej lastaj jaroj. Danke al la esperanto-referanto de la Landa Fremdlingva Biblioteko la vizitantoj disponis je du libroj eldonitaj honore al Endre Ady, okaze de la centa datreveno de lia naskiĝo. Estis legitaj du poemoj kaj unu el la du artikoloj kiujn li, tute pozitive, dediĉis al nia lingvo.

La promenado daŭris poste apud la eksa sidejo de ELTE-universitato, kie estis la esperanto-fako sub la gvido de d-ro Istvan Szerdahelyi, ĉe la iama sidejo de Hungaria Esperanto-Asocio kaj ĉe la loĝejo de Julio Baghy, kies tombon la promenantoj vizitis en la apuda tombejo.

Plej gravis tamen la unua vizito, kie eblis konstati la malvastecon de la Ady-poemaro esperantigita ĝis nun. FAR studos la eblecon okazigi en la muzeo mem renkonton de tradukemuloj, por realigi grandan antologion de Ady en esperanto, proze kaj poezie.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.