La Komitato de IIC kunsidos en Svislando
La Komitato de Itala Interlingvistika Centro estas kunvokita al ordinara kunsido en Ĉaŭdefono, ĉe la Helvetia Esperanto-Domo, 1 majo 2025: la plejmulto jam konfirmis sian fizikan aleston, al kiu aldoniĝas tiu de la vicprezidanto de LF-koop, invitita por la unua tagordero; por la aliaj eblos telematika partopreno.